Kalendaro

Ĉi tie vi povas vidi liston de la okazaĵoj de Dana Esperanto-Asocio (DEA), Kopenhago Esperanto-Klubo (KEK), Århus Esperanto-Forening (ÅEF) kaj Dana Esperantista Junulara Organizo.

Kopenhago Esperanto-Klubo (KEK) renkontiĝas en Carit Etlarsvej 6 (alklaku por vidi en Google Maps) en Frederiksberg kutime ĉiun unuan kaj trian lundon de la monato. Premu butonon aŭ voku 20 27 08 39 aŭ 60 70 79 69.

Aarhus Esperanto-Forening (ÅEF) renkontiĝas en Folkestedet, Carl Blochs Gade 28, 8000 Aarhus C kutime la lastan vendredon ĉiumonate je 19:30. Bonvolu kontroli ŝanĝojn en la ĉi-suba kalendaro. Volonte skribu al ÅEF se vi intencas partopreni.

Alklaku okazaĵon en la kalendaro por vidi pri ĝi pliajn informojn.

Tagordo de la ghenerala kunveno de DEA, sabate la 6-an de aprilo 2024

1. Elekto de kunvena gvidanto

2. Elekto de protokolanto

3. Jara raporto

4. Jara kalkulaĵo de 2023

5. Laborplano de DEA 2024

6. Envenintaj proponoj

7. Elekto de prezidanto

8. Elekto de estraranoj kaj anstataŭantoj

9. Elekto de revizoroj

10. Eventualaĵoj

Kalendaro por KEK, Kopenhago – 2024

Ni kunvenas en la sidejo, Carit Etlars Vej 6, 1814 Frederiksberg C, en la kelo.

 

18. marto je la 19a horo en Carit Etlars Vej

KEK generalforsamling

 

8. apriloje la 19a horo en Carit Etlars vej 6

Babila vespero

Ebla diskuto pri la jarkunveno du tagoj antaue.

Aŭ diskuto pri iu ajn temo

 

22. apriloje la 19a horo en Carit Etlars vej 6

Artefarita intelekto (AI) – daŭrigo

Jacob Nordfalk prelegas

Maŝinlernado – novaj evoluoj kaj lingvomodeloj

Ni ripetas la esencon de la antaŭa prelego.

Poste ni ludas per la novaj iloj aperintaj kaj diskutas kiel ili funkcias: La babilroboto ChatGPT 4

– Nun povas ‘kompreni’ bildojn

– Ĝi kapablas krei bildojn de teksto

– Oni povas krei sian propran babilroboton, baze de ChatGPT

 

6. majo je la 19a horo en Carit Etlars vej 6

Babila vespero  pri la temo: manĝaĵo

La partoprenantoj povas rakonti kaj diskuti iu ajn pri la temo ”manĝaĵo”.

 

27. majo je la 19a horo en Carit Etlars vej 6

Michael Branebjerg rakontas pri permakulturo

Norde de Trekroner situas malnova bieno, en kiu esperantistoj entranslokiĝis. Michael,
Victoria kaj siaj filinoj vivas sian 3an jaron en multege da lando (140.000 kvardratmetroj).

La celo estas vfari unu el la plej viglaj ekzemploj pri estonta bienagado en la nordo.

Ili praktikas permakulturon kaj plantas por fari ĉefe nukso-farmon/arbaron (agroforstumadon) – kun juglanda kaj manĝ-kastanea arboj.

 

10. junio je la 19a horo en Carit Etlars vej 6

Temo: nia somera ferio

Partoprenantoj en la kongreso en Strassburg rakontos

Niaj planoj por la somera ferio enekster esperantujo.