Servoj

Dana Esperanto-Asocio povas oferti diversajn servojn por Esperantistoj.

Libroservo

La libroservo de DEA havas multajn librojn, kaj povas facile mendi librojn el UEA, kiu havas pli ol 3500 librojn en sia stoko. Vidu ilian katalogon.

Eblas ankaŭ pruntepreni 275 librojn en Esperanto ĉe la biblioteko de Roskile Universitato en ilia librokatalogo. Serĉu ekz. la vorton “Esperanto”.

Retadreso: libroservo@esperanto.dk

Revuservo

Vidu la plej lastan eldonon de Esperanto en Danio en iu jaro (kutime numero kvar) por eltrovi kiuj revuoj mendeblas en la venonta jaro.

Dissendolisto

Ĉe groups.io ni havas elektronikan dissendoliston por tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj interesiĝas pri la movado en Danlando. La liston ĉiuj povas uzi por informi pri sia agado kaj diskuti ĉiajn temojn indajn por publika debato.

Ekabonu sendante malplenan retmesaĝon al: esperantodk+subscribe@groups.io
Afiŝu sendante al: esperantodk@groups.io
Malabonu sendante malplenan retmesaĝon al: esperantodk+unsubscribe@groups.io